Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la fundamento de la nuna socia sistemo, estas do tute logike, ke maljusto ankaŭ regu la rilatojn inter la homaj grupiĝoj, ĉu naciaj, ĉu ŝtataj, k okazigu militojn. Tial la nure pacisma movado estas tute iluziplena k pro tio povas eĉ esti danĝera.

Nia pozicio

Dirinte tion por montri nian komprenon pri la sociaj fenomenoj, temas nun difini la pozicion de « Liberiga Stelo » rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton k batalas por renversi la kapitalistan ordon.

Kiel ni jam diris, neniu povas havi absolutan certon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj. Konsekvence, ĉar nia tasko ne estas senpere batali kontraŭ la materiaj fortoj de la nuna socio, ni ne intencas elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj.

« Liberiga Stelo » alvokas la sincerulojn, bonvolulojn el ĉiuj samcelaj partioj.

Nia tasko

Kia do estos la tasko de la « liberigstelanoj »?

Ĝi estos batali kontraŭ la spiritaj, moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, ĥaosan reĝimon kapitalisman. La tasko de « Liberiga Stelo » estos zorgi pri la kreado de spiritstato, kiu harmonios kun la estonta socio — kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj k ŝtataj landlimoj ne plu ekzistos.

La ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Oni anstataŭas bone ion, nur metante je ĝia loko alion pli perfektan. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitano, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapojn k korojn.