Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

meti en la koron de ĉiu homo econ homan, ne naciecan. Kiam, en Esperantio, oni parolas pri Anglo, Franco aŭ Germano, tio devas samsignifi kiel en Francio, ekzemple, oni parolas pri Normando aŭ iu ajn alia provincano.

Unue esperantistoj, homoj; due Britoj, Italoj aŭ Ĉinoj…

Jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj.

(IV-1920.)

Je la lumo de la sperto

Ekrigardante nian postmilitan movadon retrospektive, ni konstatas, ke kelkaj famuloj favore rekomendis esperanton. Memorige mi citu kelke da nomoj: la nobla pacisto Romen Rolan, la scienculo Karlo Riŝe (Richet), la revoluciulo-verkistoj Henriko Barbus k M. Gorki, la poeto Eduin Markm (Edwin Markham), la saĝulo Han Riner, la aŭtoritata lingvisto A. Meje (Meillet) k aliaj.

Gravaj organizoj voĉdonis deziresprimojn por esperanto, k eĉ kelkaj, kiel la Internacio de l’ Militintoj k la Edukista Internacio, per kongresaj decidoj alprenis ĝin kiel sian oficialan lingvon.

Nu, kia estas la rezulto de tiuj aproboj k decidoj? Ni bedaŭrinde povas konstati, ke ĝi estas preskaŭ nula.

Grandan esperon ni havis rilate la sintenadon de Sovet-Rusio pri nia afero. Kaj jen, lastatempe ni eksciis, ke la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn, kiuj de nun estos nur privataj entreprenoj.

La Studa Komisiono por alpreno de helpa lingvo ĉe la III-a Internacio jam ne donas viv-