Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

signon. Ĝi ne atentas la ricevon de dokumentoj k eĉ ne respondas al informpetoj. De tiu flanko ni ankaŭ ne atendu gravan rezulton, se ni ne volas senreviĝi.

Kaj la famuloj, kiuj rekomendis esperanton, ĉu mem ili lernis ĝin? Eble ili lernetis, sed certo estas, ke praktike ili ne uzas nian lingvon. Pro tio iliaj aproboj k instigoj estas nur duonvaloraj, ĉar la ekzemplo ne apogas la konsilon. Estas tamen nedubeble, ke se iu talenta verkisto penus por funde scipovi esperanton k verkus per ĝi, nia afero antaŭenmarŝus grandpaŝe.

Tion ni ne esperu: la literaturistoj konsideras sian tempon tro multekosta por dediĉi iom da ĝi al funda lernado de nia lingvo. La politikistoj estas tro okupataj ĉe solvo (?!) de ĉiutagaj problemoj por interesiĝi pri nia afero.

La sukceso povas veni nur de malsupre. Estas nia modesta tasko penetrigi en la vivon la uzadon de internacia lingvo.

☆ ☆

Ni ekrigardu alian flankon de la problemo: la kursojn. Ĉu la rezulto estas tie kontentiga? Multloke instruistoj plendas pro malsukceso. En « Kroniko » ofte estas sciigate pri malfermo de kursoj kun multenombra lernantaro. Sed plej ofte oni silentas pri la fermo por ne konfesi fiaskon. Estas do necese, ke ni atentu ankaŭ pri tiu fakto por orienti nian propagandon.

Oni tro klaĉadis, ke esperanto estas « tiel facile lernebla! », ke oni povas encerbigi ĝin en « kelkaj semajnoj » da lernado. Tio estas malvera. Kaj la laboristoj tiele trompitaj forlasas la kurson je la unuaj malfaciloj. Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo.

Ni precipe insistu al la varbotoj pri la nepra