Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neceso de komuna, sennacieca lingvo por la vivo de Internacio. Ni ne laciĝu montri la nekonsekvencon de la t. n. internaciistoj, kiuj ne konscias pri la gravo de nia propagando. Ni demonstru, ke ili konstruas sur sablo, dum ni starigas nian konstruon sur roko; ke ili komencas meti la tegmenton en malplenon dum ni pacience masonas fundamenton. Ni konigu al la amaso, ke niaj ĉefoj estas preskaŭ ĉiuj pli malpli plurlingvanoj, pro tio ricevas delegitecon al la internaciaj kongresoj k tute ne estas interesataj, ke oni malaperigu la lingvajn malfacilojn. Ni klarigu pri la grandega valoro de internaciaj rilatoj por naskigi ĉe nia koro veran, sinceran senton de amikeco al tutmondaj Kamaradoj. Ni senlace ripetu: kiu ne havas amikojn en ĉiuj landoj, tiu ne rajtas sin konsideri kiel indan internaciiston.

Pli trafe: komprenigu ni, ke estas jam tempo por celi al universalismo, al sennaciismo; ke la esperantisto-revoluciuloj komencis krei la ĉelon de tiucela organismo: nian SAT. Ni montru ankaŭ per nia nekompromisemo kun la burĝaj esperantistoj, ke ni estas la plej konsekvencaj el la revoluciuloj.

☆ ☆

Sed antaŭ ol almiliti la internaciistojn, kiuj ne sufiĉe atentas pri nia propagando, estas unue necese, ke la esperantistoj mem plene konsciu pri la gravo de la mondlingva problemo. Estas urĝega tasko formalaperigi el niaj rondoj ĉian neseriozon, ĉian emon al blufo k trograndigo; unuvorte ĉion hereditan el la burĝa movado.

En niaj rondoj estu ne nur verdstelportantoj, sed veraj praktikantoj de la lingvo. Ĉar estas konstatebla fakto, ke multaj ne penas sufiĉe ellerni la lingvon, ni devas instigi ilin per ia konkuremo. La aniĝo al SAT povos esti instigilo. Ĉiu deziranta