aniĝi devus pruvi, ke fakte li uzas esperanton. Kompreneble ni ne povas postuli, ke aniĝdeziranto perfektege estru la lingvon. Cetere estas en ĝi tro da punktoj pri kiuj niaj « eminentuloj » ne interkonsentas. Ili eĉ ofte riproĉas unuj la aliajn, pri nekorekta uzo de esperanto. Eĉ Zamenhof estas kulpigita pri gravaj eraroj, troviĝantaj en lia verkaro. Sufiĉas postuli, ke ĉiu estu kapabla bone komprenigi sin. Kiam oni scios, ke por fariĝi « Satano » estas unue necese scipovi esperanton, tio estigos en la kursoj tre efikan instigon por la ellernado.
Oni bonvolu ne konkludi el miaj premisoj, ke mi estas iel pesimista. Tute ne. Mi nur celas atentigi la Kamaradaron pri danĝero de iluzioj k pri forfaligendaj baroj; pri neceso de longdaŭra, sistema, metoda k zorge antaŭpreparita klopodado por varbi la indiferentulojn k silentigi la kontraŭulojn. Ni kvazaŭ transirante grandan arbaron el rutino k antaŭjuĝoj, devas iri malrapide, sed kuraĝe dishaki, por fari lumon k forpeli la nigrajn bestojn embuskataj en densejoj.
La propagandistoj estas ja pacaj batalantoj, tamen batalantoj. Ili do devas agi kun plej scienceca strategio k plej zorga antaŭpreparo. Kiam oni ekiras militon nur entuziasmigite k ne preparite, tiam malvenko okazas.
La batalo por trudi esperanton al la Internaciistaro apenaŭ komenciĝis. Ni antaŭeniru celrigardante, kun la plena konscio, ke la objekto por kiu ni batalas estas nobla k inda je ĉiaj oferoj.