Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Publika letero al Romen Rolan

Kara Romen Rolan!

Vi jam scias per mia respondo al via publika letero, presita en Le Journal du Peuple (ĵurnalo de l’ Popolo), en kiaj cirkonstancoj, sub kiaj influoj estis balote aprobata la artikolo III-a, enmetenda en la Statuto de SAT, artikolo, kiun akre vi malaprobas. Vi scias, ke tiu kongresa voĉdono havas nur valoron de propono, sed neniel de definitiva decido, ĉar ŝanĝo en la Statuto de nia organizo povas nur okazi per ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj. Hodiaŭ mi do tute ne intencas denove klarigi la motivojn, kiuj instigis la K-dojn el Dresden proponi tiun artikolon.

Se mi nur dezirus trovi viaflanke aprobon por mia persona sintenado, rilate tiun aferon, mi povus preteksti, ke ankaŭ mi ne aprobis la proponon, kiam en Parizo ni ĝin pridiskutis ĉe kunsido de l’ Centra Komitato. Mi diris, ke ĝi estas maloportuna, senefika, almenaŭ antaŭtempa. Sed vi riproĉus, se mi serĉus aprobon alie ol en mia propra konscienco. Mi do malkaŝe diru, ke la intencon de la Dresdenanoj mi plene aprobas. — Kaj se la maltrafa artikolo estos definitive akceptita, nu, mi obeos…

Ni alvenis je la tre grava punkto diskutinda. Ĉu oni devas aŭ ne obei decidon, kiun oni ne aprobas? Ĉu oni devas eksiĝi el organizo se la plimulto ne akceptis onian propran vidpunkton? Ĉu oni povas konsenti kun via diro, ke vi ne « allasas ian ajn malpermeson? »

Mi ne intencas funde pritrakti tiujn demandojn en tiu ĉi malampleksa skribaĵo. Cetere mi scias, ke de kiam ekzistas homoj — pensantaj homoj, kiel diris La Brujer, — oni sensolve diskutas tiun