Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

temon. Lastatempe ĝi estigis amikan interdiskuton inter vi k Henriko Barbus. Mi do konas la ambaŭflankajn argumentojn; k mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun pri kelkaj punktoj mi forte ŝanceliĝas pri elekto inter la du tezoj.

Ne necesas tamen longe meditadi por konvinkiĝi, ke ne povas ekzisti du individuoj absolute samopiniantaj pri ĉio. Ne ekzistas identaj homoj. Pro tempaj k lokaj kaŭzoj ĉiu el ni estas malsame decidigata. Kiam iu aliĝas organizon, li do jam devas scii, ke iafoje li devos malatenti siajn personajn preferojn k submetiĝi al tiuj esprimitaj de la plimulto.

Vi volas lasi al ĉiu plenan liberon; vi malaprobas ĉiun malpermeson. Tio certe estas laŭdinda, tre loga k neniel danĝera… — se la tero estus loĝata nur de homoj kiel vi, Romen Rolan, kiel Han Riner aŭ Tolstoj; loĝata de saĝuloj, kapablaj trovi en si mem la veron, la ĝustan vojon; kapablaj per si mem ŝanĝi la direkton, se ili ekkonscias pri la vojerariĝo.

Nu, vi rigardu ĉirkaŭ vi. Kiom da viaj samtempuloj kapablas vivi senleĝe, en absoluta libero? Tre malgranda nombro, bedaŭrinde.

En 1916 vi diris al via amiko P. J. Juv: « oni ne povas, sen malutilo liveri la tutan veron. Neniam oni povas diri la tutan veron — tutan sian veron. La mondo ne povas ĝin elteni… » Ĉu prave oni ne povas opinii same pri allaso de plena libero al la popolamaso?…

Jes ja, la aŭtoritato estas iafoje senefika, ofte malbona. Ĝi ankaŭ malbonigas tiujn, kiuj ĝin aplikas. Estas konstatebla fakto. Sed ĉu oni prave povas aserti, kiel la anarkianoj, kiel mi mem kredis ĝis mia tridekkvara jaraĝo, ke sufiĉus fordetrui la ŝtaton, forstreki ĉiun ajn leĝon por malaperigi la malbonon el la mondo? Mi venis al opinio alia.

Certe, por mi ankaŭ, plena, senlima libero restas