ariĝi sub la nure verdan — kun finegocistoj, mensogemaj episkopoj, naciemaj generaloj k aliaj altranguloj? Mi ne kredas. Tial mi rapidu fini ĉi tiun leteron dirante nur:
Kara Romen Roland, vi vivas sur la monto k havas nur ĝeneralan, nedetalan bildon pri nia vivo sur la ebenaĵo, en marĉoj, kie ni pene paŝadas. Estu ne tro postulema al ni, kiuj havas nur bonvolon k kuraĝon. Daŭrigu majstre gvidsigni al ni la vojon al la suproj. Pro tio estu dankata k kredu je la certigo pri nia sincera admiro.
« La veraĵoj vivas k mortas; eternaj ili ne estas », diras Henriko Ibsen en sia dramo: « La Malamiko de l’ Popolo ». Veron entenas tiu paradoksa diro — kiam el matematika kampo oni ĝin transportas en la vivon, kie ĉio estas en senĉesa modifiĝo. Konsekvence, kiu volas orientadi iun ajn movadon, tiu devas ĉiam prikonsideri la faktojn en ilia rilato kun la direkto sekvenda.
En la komenca periodo de la poresperanta propagando estis nepre necese, ke ĉiaj esperantistoj kvazaŭ faske kuniĝu por montri al la rutinema k skeptika publiko, ke artefarita lingvo plene taŭgas por tutmonda interkompreniĝo. Pravaj estis la pastroj k framasonoj, la anarkistoj k policistoj, kiuj neŭtrale kuniĝis por enfaktigi sian komunan ideon.
Tia sintenado estis la tiutempa veraĵo.
Nuntempe jam estas farita la pruvo, ke esperanto plene taŭgas por skriba k buŝa interrilatado inter plej diversdevenaj personoj. Hodiaŭ nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi.