Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Temas nun penetrigi en la vivon la uzadon de esperanto. Ĉu do por tiu tasko ankoraŭ taŭgas la malnova organiz-principo de la esperantistoj? Ne, senhezite mi respondas. La praktika utiligado de nia lingvo povas esti nur fakeca: komercistoj uzu esperanton por siaj negocaj profitoj; policistoj por policaj celoj k same revoluciuloj por revoluciaj interesoj. Tio estas tute natura k logika. Kaj se tia agadmetodo estos ĝenerale k inteligente farata, nedubeble la tuta esperanta movado ricevos fortan antaŭenpuŝon.

Tamen iuj esperantistoj ĉagrenas, kiam ili konstatas, ke la « kara lingvo » estas uzata por kontraŭbatali ilian propran idealon. Patriotoj plendas, ke « sennaciuloj » uzas esperanton cele al spirita sennaciigo de la homoj. — Kiom abomeninde! Aliparte revoluciuloj koleras, vidante, ke per internacia lingvo oni predikas konservativismon k tradiciismon.

Tiu spiritstato devenas de malĝusta kompreno, rilate la signifon de esperanto.

Pretekste neŭtralismon kreiĝis speciala spiritstato. Enirinte Esperantion la t. n. neŭtralaj esperantistoj opinias, ke oni devas rezigni je ĉia politika, religia aŭ filozofia tendencoj. Inter tiuj « samideanoj » naskiĝis ia lingva patriotismo, — kiu, kiel ĉiu ajn patriotismo, tendencas al ia « sankta unuiĝo ». Tie riĉuloj k malriĉuloj vivas pace, ĉar la lastaj konsentas duonmalsati por grasigi la unuajn. Tio ne estas simpla metaforo. Sufiĉas observi tion, kio okazas en la t. n. neŭtralaj grupoj por plene konvinkiĝi, ke tio estas fakto. Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu « bona patrioto », pagas kotizon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj? Tute ne. La propagandiloj estas tiele verkataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ĝi sufiĉe bonfartas alie.

Plie la neŭtraluloj bojkotas per silento ĉion,