kio povus kompromiti esperanton en la okuloj de konservativuloj. Ekzemple, ĉiuj neŭtralaj gazetoj silentis pri la majstra artikolo de R. Rolan, publikigita en Sennacieca Revuo. Sed se iu oficialulo, iu episkopo aŭ simila « eminentulo » elparolis kelke da vortoj favoraj al nia lingvo, tiaokaze ĉiuj neŭtralaj gazetoj bruadas.
El tio ĉu ni ne pravas, konkludante, ke tiaj neŭtraluloj fakte estas nur hipokritaj partianoj?
Pri tia ŝajna neŭtralismo mi jam de longe kriis laŭte: ĝi estu for! Hodiaŭ mi diras, ke nur ni, SAT-anoj, estas k povas esti sinceraj neŭtraluloj. Ni tiaj estas, tial ke ni konsideras esperanton kiel ilon, kiun iu ajn uzu por siaj apartaj celoj. Plie ni estas firme konvinkitaj, ke tia ilo kunportas mortigpovon kontraŭ la nure naciajn kulturojn.
En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon. Tial ni ĝojas, kiam ni vidas naciistojn propagandi esperanton. Ni sincere deziras al ilia propagando plenan sukceson.
Samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj, kiel kulturlingvoj, same okazos pri la naciaj lingvoj, kiam esperanto estos ĝenerale uzata sur la tutmondo. Formalaperos la nacia patriotismo, samkiel malaperis la triba k provinca patriotismoj. Al tiu malaperigado ni konscie laboradas, k nenial ni volus malhelpi tiujn, kiuj senkonscie laboras kun ni. Pro tio ni do povas sincere esti neŭtralaj.
Forpasis la tempo, kiam estis necese, ke ĉiaj esperantistoj unuiĝu. Hodiaŭ, kiuj rekomendegas tiun unuiĝon, tiuj estas ĉu blindaj adorantoj de mortinta veraĵo, ĉu estremaj personoj dezirantaj ordoni al grandnombra ŝafaro.
For, for la malnoviĝintan neŭtralismon! Vivu la hodiaŭa, la vera, la SAT-aneca!