Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Penante fortiri sin de la rutina vojo, estas facile pruvi, ke SAT — starante sur spirita kampo, difininte al si edukan taskon, — sekvas vojon ne utopian, sed male tute konforman al la historia malvolviĝo de l’ Socio…

— Viaj klarigoj iomete refirmigas mian konvinkon, sed antaŭ ol adiaŭi vin mi volas demandi: kial do jam vi ne liveris tiajn klarigojn al la SAT-anaro?

— Ho, kara malfidemulo, ĉu do vi ne scias, ke la semanto devas elekti la plej taŭgan tempon por semi la bonan grenon?

Via dubema spiritstato signas, ke tiu tempo alvenis… Ĝis revido!…

(XI-1923.)

Rutinemo

Troviĝas en iu urbo laboristaj esperantistoj. Deziras ili esperanton propagandi k instruadi. Tiucela grupiĝo okazas. Por propagandi bezonas la grupo propagandilojn; por instruadi, instruilojn. Sed propraforte ne povas la grupo eldoni la necesajn ilojn. Kuniĝo de fortoj montriĝas necesa. Naskiĝas nacilingva por-esperanta organizo.

Sed baldaŭ la sperto montras, ke tute nesufiĉa estas la por-esperanta varbado. Kiam la lernantoj finis kurson, necesas ilin reteni k ligi al la esperanta movado. Aliel preskaŭ vana estus la farita laboro. Tion pruvas la granda nombro da personoj lernintaj esperanton k kiuj tamen neniom profitas je sia lernakiraĵo k neniom helpas la antaŭeniron de nia afero.

Por ligi la ellernintojn al la movado ne ekzistas pli bona rimedo ol instigi ilin al tuja aplikado de