la lingvo. Estas evidente, ke oni ne lernas esperanton por interparoli kun siaj gepatraj samlingvanoj. Necesas transpaŝi la landlimojn por interrilati kun eksterlandanoj. Necesas gazeto esperantlingva, literaturo, adresaro: unuvorte aparato, ebliganta la praktikan utiligadon de la lingvo.
Tial naskiĝis SAT.
Ĉu taŭga ĝi estas? Faktoj respondu: SAT naskis du presorganojn: semajnan k monatan; ĝi jam pliriĉigis nian literaturon je kelkaj valoraj verkoj; ĝi eldonas ĉiujare Jarlibron kun adresaro de la membroj; ĝi jam faris multajn servojn, kies tutcito ne estas necesa por pravigi la tezon.
Do, ekzistas la bezonata aparato k ĝi funkcias. Ne tiom amplekse kiom dezirinde, sed pri tio respondeca ne estas la aparato mem, sed ties uzantoj k ĉefe kiuj ne volas ĝin uzi.
Sed pekhava estas la SAT-aparato: ĝi sisteme penas ignori la nacilingvajn por-esperantajn asociojn. Granda la peko. Nepardonebla eraro. Nerespektema sinteno. Ĉu do la sindikatoj, la kooperativoj, la politikaj partioj ne estas internacie kunligitaj? Kial la esperantistoj ne imitus?
Ja efektive, kial? Kial aeroplanoj flugas en la aero, dum aŭtomobiloj ruliĝas surtere? Esperantistoj tutmondaj samlingvanoj estas, ili ne devas simie apliki la organizsistemon de nesamlingvanoj.
— Vi ne konvinkos nin. Fondu ni esperantistan internacion. Ni ja povas trudi al aeroplanoj, ke ili sekvu serpentumajn vojojn surterajn.
Tiele parolas rutinemuloj. Vivu tradicio, rutino k ĉia samspeca sanktaĵo. La organiz-sistemo de SAT estas ja malbona; ĝi estas diable sataneca. For!… for!…