Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

En mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis. Ja, iniciatinte entreprenon, mi nun staras ŝanceliĝe antaŭ nefacila tasko, nome prezenti ĉi tiujn «Vortojn» de K-do Lanti. Ne!… tion mi ne faros! mi preferas prezenti la aŭtoron mem; pri liaj paroloj… la legantoj juĝos.

Pri la artikoloj verkitaj antaŭ pluraj jaroj, mi nur rimarkigu, ke ili entenas ankoraŭ sian tutan valoron, k kelkaj el la plej malnovaj eĉ restas tute aktualaj. Ni represis ankaŭ kelkajn artikolojn ne tre malnovajn, por ke la legantoj povu konstati la vere mirindan unuecon en la penso de Lanti. Mi do kredas, ke tio pli bone ol alio ajn pravigas ĉi tiun represon en libra formo.

Mi tamen konfesu, ke tio ne estas la ĉefa instigo en nia faro. Lastatempe Lanti estis kritikata laŭ maniero, kiu ŝajnis al mi k al multaj K-doj tute ne inda. La novaj SAT-anoj, kiuj legos ĉi kritikojn, povus havi opinion tute eraran, pri Lanti k liaj ideoj. Analizante soci-politikajn problemojn kiel mondlingvano, kiel SAT-ano, li ja kelkfoje alvenis al konkludoj, kiuj ne tute koincidas kun tiuj de politikaj organizoj. Ĉu li pravas? Ĉu li malpravas? Pri tio ne temas ĉi tie. Certe neniam k neniel Lanti intencis trudi siajn «herezaĵojn» kiel oficialaĵojn en SAT. Kaj mi estas certa, ke se troviĝus iu ajn SAT-ano, admiranto