en aliaj landoj; de ili vi povas ricevi informojn; vi tiel povas kontroli la dirojn de viaj gvidantoj aŭ tendenckontraŭuloj. Ĉu do tio ne estus praktika utiligado de esperanto por via partio?
Mi povus citi diversajn aliajn ekzemplojn. Tiuj sufiĉas por montri, kiel esperanto povas esti utiligata de ĉiu SAT-ano por siaj apartaj celoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj, ĉu kooperativaj, ktp.
Estas memevidente, ke esperanto per si mem tute ne sufiĉas. Nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii. En la apliko de esperanto, SAT ludas la rolon de la fadenaro en telefonio. Per sia Jarlibro, per siaj presorganoj ĝi ebligas la interrilatiĝon, la interkonatiĝon sur tutmonda skalo inter sampartianoj, sammetianoj aŭ samtendencanoj.
Sed, se oni enkondukus en la SAT-rondoj, en la SAT-organoj disputojn k polemikojn, ĉu tio signifus meti esperanton je la servo de l’ Proletaro? Tute ne. Tio signifus nur konfuzon, miskomprenon pri la rolo, kiun povas nuntempe ludi nia lingvo; tio signifus plie la baldaŭan disfalon de SAT en malgrandajn, sensignifajn sektojn…
La SAT-aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj, al senpartiuloj, al sindikatanoj, al ĉiuj ajn laboristoj, kiuj batalas kontraŭ la kapitalista sociordo, interrilatiĝi, interkonatiĝi k ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsamtendencanoj, malsampartianoj.
La SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj. Per la komparo de diversaj ideoj k tezoj ĉiuj SAT-anoj povas tiri profiton por sia meminstruiĝo. Kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj. Liberpensantaj homoj devas gardi sin kontraŭ