ĉia fanatiko. Kaj tio estas ebla, nur se ili kutimas de tempo al tempo enspiri alian aeron ol tiun, kiun ili enspiras en sia propra partio, en sia propra korporacio.
En la politiko, en la bataloj de la laborista movado regas pasio. Tio estas neevitebla. Sed la pasio ne ĉiam devas regi la spiritojn. Necesas kelkfoje, ke ili penu pensi objektive, racie. SAT povas esti tiu loko, kie forestas pasio, kie regas Racio. Homoj, kiuj uzas racie elpensitan lingvon; homoj, kies agado celas detrui la rutinon, la tradiciojn, tiaj homoj povas per tio stari sur pli alta ŝtupo ol aliaj. La SAT-anoj povas, devas fariĝi la « plej perfektaj el la t. n. internaciistoj », estas dirite en la Statuto. Ĉu ni ĉiuj bone komprenas la profundan k larĝan signifon de tia postulo? Estas dube. Necesas unue por tio, ke ĉiu firme konvinkiĝu pri la gravo k seriozo de nia movado. Ni ne esperu la savon de ia ajn mesio. Ne la gvidantoj de laboristaj organizoj malaperigos la lingvajn barojn. Ili ne havas intereson en tio. Tute male: la pli malpli poliglotaj gvidantoj havas ĉefe intereson konservi sian postenon. Esperanto ne povas nun helpi al ili en tio.
« La emancipiĝo de la Laboristaro rezultos el la agado de la laboristoj mem », estas prave dirite en fama manifesto. Same la lingvaj baroj disfalos nur per la agado de la esperantistoj mem. Tial necesas, ke apud la aliaj laboristaj organizoj SAT ekzistu memstare: ĝi devas konscie ludi sian propran historian rolon, havi sian propran taktikon, k eĉ iarilate sian propran ideologion.
Tio devas k povas okazi senkonflikte kun la aliaj laboristaj organizoj. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.