Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cianoj, nur multobligas sian malamon al la « malamiko ». Nur nacie li estas sentkapabla. Ĉefa tasko nia estu do pliampleksigi nian sentkapablon.

Eksternacia penskapablo: Nunepoke la popoloj estas ĉiulande pli malpli regataj laŭ demokrata sistemo. La vera potenco kuŝas en la manoj de tiuj, kiuj posedas rimedojn por formi la opiniojn. Ĉar la gazetaro k eldonindustrio estas en la manoj de kapitalistoj, ĉi-lastaj estas do la solaj potenculoj. Ili regas la pensojn de la popolamaso, kapablante klaĉadi milionekzemplere plej egajn mensogojn k silenti pri plej sciindaj aferoj.

La persona profito de tiuj potenculoj identiĝas kun tiu de la ŝtato — fakte ili estas mem la ŝtato; konsekvence ili formas la opiniojn laŭ nacia celo; ili kreas nacieman spiriton.

Malgraŭ rapidveturiloj, senfadena telegrafo k aliaj modernaj translandlimaj kulturiloj, la popoloj estas tamen ĉirkaŭataj de nevideblaj baroj starigataj de lertaj manoj.

Estas do necesega tasko utiligi nian supernacian organismon por interrilati kiel eble plej ofte k intime kun ĉiulandaj Kamaradoj. Nur tiel ni povos imunigi nin kontraŭ la abomena naciismo-patriotismo.

Por esti supernacie penskapablaj ni bezonas gazeton pli k pli valoran k ampleksan, pli k pli ofte aperantan. Urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito.

Jam ni projektis la verkadon de socialismakomunisma antologio tutmonda. Eble pli urĝas eldoni porinfanan historilibron. Niaj infanoj devas lerni pri la vivo de la vere eminentaj homoj, kies genio k grandkoreco ne povis esti entenataj en la kadro de iu ajn nacio. Ĉiuj noblaj sennaciemuloj devas esti konataj k honorataj anstataŭ reĝoj, militistoj k senskrupulaj ŝtatistoj.

Parolante pri eksternacia penskapablo, tio si-