gnifas, ke la fonto de niaj informoj devas esti vere sennaciece objektiva.
Eksternacia agadkapablo: Per tiu lasta esprimo mi komprenas ĉion, kio koncernas vojaĝojn, forkurojn dum militaj tempoj, interŝanĝon de infanoj, ktp.
Kiel vivantan ekzemplon mi nur citu la eldonon de nia gazeto: la eldonejo estas en Francio k la presejo en Germanio. Nia konstanta kunlaborado kun Kamaradoj Riĥter k Lerĥner ebligas la ĉiumonatan eliron de Sennacieca Revuo en 16-20 paĝa amplekso. Tio certe estas atentinda rezultaĵo — ne parolante pri la morala flanko, pri tiu eblo pli bone interkonatiĝi per tiu kunlaborado.
Estas vere, ke negocistoj povas ankaŭ trovi profiton en similaj interrilatoj. Sed la diferenco estas en tio, ke negocisto celas personan profiton dum ni estas nur instigataj de idealaj motivoj. Interrilatoj sen idealo, samkiel idealo sen interrilatoj estas ambaŭokaze nesufiĉaj por alproksimigi la popolojn.
Kreante k kreskigante superŝtatan, supernacian organismon, ni ebligas la aliigon de niaj mensoj. Ni faras el esperanto potencan kulturilon. Ni disetendas nian agadkampon ĝis la ekstremoj de Satanio. Unuvorte ni faras pozitivan laboron.
Sendube la profesiaj revoluciuloj daŭrigos ankoraŭ longe ne tre atenti pri internacia lingvo. Barakte ili klopodos ŝanĝi la socian ordon de supre per dekretoj k leĝoj, ofte neaplikeblaj. Ili taksos nin kiel fantaziulojn, kiuj misuzas sian energion…
Sed ni forte konsciu, ke kutimigante nin al eksternacia agado ni estas la plej certaj revoluciuloj, ĉar ni portas revolucion en niajn spiritojn; ĉar ni jam embrie funkciigas societon kiel estas esperinde, ke funkcios la tutmonda socio.