Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĉu ni obeu tradicion aŭ racion?

Mortis homo. Kion signifas tio?

Tio signifas, ke vivulo… ĉesis vivi; ke ĝia korpo fariĝis malbonodora kadavro. Tio signifas, ke proksimume sesdek kilogramoj da karno ekputras.

Ĉe tiu tute banala fenomeno, kiel kondutas ordinare la homoj, kiuj sin konsideras kleraj k saĝaj?

Jen, ili tiun putrantan kadavron vestas, ornamas k metas zorgeme en specialan keston, nomitan ĉerko k faritan el bona, iafoje multkosta ligno. La interno de la ĉerko estas plie garnita per veluro, kvazaŭ la kadavro povas ĝui ties molon k mildon.

Kiam la sesdekkilograma kvanto da putranta materio estas tiel dorlote aranĝita, alvenas speciala veturilo, pompe k burleske dekorita, sur kiun oni metas la ĉerkon.

Grandnombre ankaŭ alvenas personoj, nigre vestitaj, por akompani la mortinton al ĝia « lasta loĝejo ». Tiel la tuta funebrantaro trairas stratojn k bulvardojn. Preterpasantoj demetas la ĉapelon; aliaj krucsignas.

Fine la veturilo alvenas iun specialan lokon, kiun oni nomas tombejo, k kie estas zorge masonita tomba kelo, en kiun oni deponas la kadavron, por ke ĝi « pace ripozu ».

Kaj ĉiujare, almenaŭ unu fojon, je la tago de la sanktulara festo, personoj vizitas la tombon k alportas florojn.

Floroj al mortinto!… Kvankam ĉiu bone scias, ke kadavro ne havas flarkapablon k do ne povas ĝui odoron.

Tamen tion faras personoj, kiuj sin opinias saĝaj k eble senantaŭjuĝaj. Ateistoj k dikreduloj same « honoras » putraĵon!…

Dume oni malatentas vivulojn, kiuj mizeras, suferas, difektiĝas.