Kompreneble, kiam mortas simpla laboristo, lia kadavro ne estas tiom zorge dorlotata. Sed sur lian tombon oni tamen deponas almenaŭ malkaran kronon. Tio montras, ke ĉe la laboristaro kiel ĉe la burĝaro regas tiurilate la sama spiritostato.
Egiptaj faraonoj konstruigis vastajn piramidojn, kies nura celo estis kulti al ilia kadavro. Miloj k miloj da sklavoj ŝvitis, penadis dum multaj jaroj por konstrui tiujn gigantajn monumentojn, kiuj kvazaŭ spitas al la eterno.
Nu, la spiritostato de la nuntempuloj ne multe diferencas je tiu de la antikvaj Egiptoj. Same sensence oni daŭrigas kulti al putranta materio. Anstataŭ dediĉi energion k tempon por plibonigi la sorton de la vivuloj, oni prizorgas kadavrojn, oni konstruas funebrajn monumentojn k maŭzoleojn. Oni obeas la miljaran tradicion anstataŭ la simplan racion.
Mi ne volas diri, ke estas malsaĝe honori honorindan mortinton. Ekzistas ja homoj, kies vivo estis modelo, kiun oni prave povas proponi al la imitado de la amaso. Sed dorloti putrantan kadavron ne estas honori saĝe mortinton. Se tiu mortinto estis saĝulo, oni tiele kvazaŭ nur insultas lian memoron, farante malsaĝaĵojn. Se li estis profundpensa k talenta verkisto, oni povas racie honori lin nur legante k studante lian verkaron. Se li estis bonulo, la sola maniero honori lian memoron estas imiti lian bonon.
Kadavro neniel estas honorinda; ĝi estas nur prizorgenda je socia higiena vidpunkto. La racio ordonas, ke kadavrojn oni senceremonie malaperigu per brulado aŭ per alia rimedo. Estas tute malsaĝe konservi ilin.
La kutimo dorloti kadavrojn estas bona pruvo, ke la granda plimulto el la nuntempuloj estas ankoraŭ spirite sklava de la arkaika, miljara tradicio.
Sinceraj k konsekvencaj revolucianoj devas unue fari revolucion en sia propra spirito; aliigi sian