Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ro Fabricio Tako kaj abato Ĵozon hazarde interkonatiĝis ĉe la hejmo de komunaj amikoj, kiam ambaŭ studis, ĉe la Sorbono[1], pri objektoj tute malsamaj. El tiu unua renkontiĝo naskiĝis simpatio kaj dum tri jaroj la du studentoj havis multe da plezuro ĉe revidiĝo. Abato Ĵozon faris historiajn esplorojn pri la unuaj jarcentoj de l’ kristanismo, Fabricio Tako studis la pozitivajn sciencojn kaj staris ankoraŭ ĉe tiu komenca periodo, kiam oni apenaŭ divenas, sub la malfaciloj de l’ komencoj, la mirindan rikolton, promesitan al la kuraĝaj serĉantoj. Tial ili interŝanĝis malmulte da ideoj, sed fariĝis tre bonaj kamaradoj kaj plurfoje, kiel bonaj filoj de kamparanoj, ili havis la grandan ĝojon iri kune sur la veran kamparon ebriiĝi per pura aero kaj suno.

Tia amo por la kampoj naskigas multe da amikaj rilatojj inter provincanoj, ekzilitaj en Parizo dum la studtempo.

Poste la hazardoj de l’ vivo disigis ilin. Abato Ĵozon estis foririnta al Romo, kie li intencis daŭrigi siajn esplorojn, sed li malsaniĝis kaj kun bedaŭro devis akcepti, kvazaŭ anticipa veteraneco, la postenon de kapelpastro en iu monakejo, kies biblioteko estis sufiĉe bone provizumita.

Male, Fabricio Tako daŭrigis siajn studojn ; de la matematiko li transiris al la fiziko ; poste li sin dediĉis pasiege al la natursciencoj, al kiuj li oferis la reston de sia vivo. Bona natursciencisto havas neeviteble la deziron rigardadi al la diversaj aspektoj de l’ mondo : li do vojaĝadis, li vidis homojn, bestojn kaj plantojn el diversaj kaj malproksimaj landoj ; li tre malsaniĝis kaj ĉesis vojaĝadi ; cetere li konvinkiĝis, ke oni povas trovi en sia propra lando sufiĉe da studobjektoj, kiam oni scipovas observadi ĉirkaŭ si, kaj de tiam li penadis akiri

komprenon pri la aĵoj, kiujn li vidis, ne celante pri

  1. Sidejo de la fakultatoj pri literaturo kaj scienco de la Pariza Akademio.