Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

observado de aliaj. Naŭmonata ĉeesto ĉiujare en laboratorioj kaŭzis, ke somere li havis la nekontraŭstareblan deziron revivi la kamparanan vivon kaj fidele li revenis dum la varma sezono al iu malfama loko el Bretonio ; tie li retrovis kun plezuro ĉiam nova la samajn malriĉajn kamparanojn malgajaj, kiuj amis lin kaj kiujn li amis ; li konis iliajn malvirtetojn, kiuj estas komunaj al la loĝantoj el ĉiuj malriĉaj regionoj, kaj li indulgeme ŝatis la kelkajn kvalitojn, kiujn la malriĉo ne malaperigis ĉe tiuj kompatinduloj.

La somero ne ŝajnis longa al li en tiu libere akceptita soleca loko, kie la ĉefaj distroj estis la rikolto de plantoj sur la marbordo kaj la fiŝkaptado ĉirkaŭ la rokoj ĉe la forfluo ; tamen li estis tre kontenta, kiam, en la komenciĝo de l’ somero 1900-a, li ricevis jenan leteron:

“Kara sinjoro Tako,

“Mia sanstato devigas min pasigi kelkajn semajnojn ĉe la marbordo bretonia ; nia malnova amiko Z… sciigis al mi, ke tie vi mem estas ĉiusomere. Ĉu mi povus facile instali min en via regiono? Mi estus tre feliĉa revidi kamaradon el mia junaĝo, post dudekjara disiĝo, kaj la perspektivo pri kelkaj interesaj konversacioj multe mildigus la timon, kiun nature naskas ĉe mi tiu vojaĝo al nekonata lando.

Mil bonajn memoraĵojn.
Abato Ĵozon.”

Tuj s-ro Tako respodis, ke instaliĝo estas ebla, li certigis al abato Ĵozon, ke granda estus lia plezuro revidi lin kaj konatigi kun la regiono. Poste, kiam la letero estis forsendita, li havis ian timon.

Kiaj estos tiuj interparoloj, de kiuj la abato esperis plezuron? En la tempo de ilia komuna junaĝo en Parizo, la du amikoj apenaŭ diskutis ; abato Ĵozon, kiu estis forvera katoliko, provis ja kelkfoje ekataki la junan Fabricion pro tio, kion li nomis lia indiferento rilate al religio. Ĉiam Fabricio rifuzis partopreni tian diskutadon, klarigante, ke li ne sentas sian intelekton sufiĉe matura por havi pri tiuj demandoj proprajn ideojn ; aliparte, ke liaj malgrandaj studoj sciencaj jam instigis lin al singardemo kontraŭ stereotipaj ideoj, kiujn oni akceptas, ne komprenante ilin.