Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiel, dum la gajaj promenadoj tra kampoj, ili parolis nur pri floroj kaj birdoj, pri artoj kaj poetoj, temoj certe pli konvenaj por junuloj bonsanaj ol disertacioj filozofiaj.

Sed, de post dudek jaroj, s-ro Tako estis akirinta, pri ĝeneralaj demandoj, opiniojn surbazitaj kaj firmaj. Li estis konservinta sian malfidon por stereotipaj formuloj, sed li estis aplikinta siajn sciencajn sciojn al la solvo de kelkaj fundamentaj problemoj, kaj li ne povis kaŝi al si, ke la konkludoj, al kiuj li estis alveninta, ne konformis al tiuj, pri kiuj lia amiko Ĵozon provis montri ties belon. Kaj se la bona abato Ĵozon daŭre tenas sian apostolan fervoron, neevitble la temoj de interparolado rilatos al objektoj, pri kiuj nenia interkonsento estas ebla.

Tia perspektivo timigis la honestan s-ron Tako, kies naturo estis kvieta kaj malmute batalema. Li do decidis eviti kiom eble la filozofiecajn diskutojn ; la lingvo kaj la bretoniaj antikvaĵoj cetere liveros sufiĉe da materialo por dumpromenadaj konversacioj kaj eble fiksos la atenton de la abato ĝis tia grado, ke li ne celos proreligie argumentadi. Tamen, se ne eblos eviti tiajn argumentadojn, s-ro Tako kun rezigno profitos la okazon por analizi la spiriton de honesta kaj sincera homo, kies opinioj estis tute kontraŭaj al tiuj, kiujn li opiniis la sole logikaj.

En tia stato de duontrankvilo li atendis la alvenon de sia malnova kamarado. Iom post iom li tamen havis la ideon pri eblaj diskutoj, kaj, eble ne konfesante tion al si mem, li deziris tiujn konversaciojn, kiujn unue li timis ; li do sin preparis por ilin alfronti, kiam ili okazos, kun la trankvilo, kiu konvenas al homo konvinkita pri la logikeco de sia rezonado.