Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ho ! Mi bone rekonis ĝin. Ĝi estis al majstro Vatinelo, la ĉaristo.

- Kiu loĝas... ?

- En la vilaĝeto de Luveto.

Botreleo rigardis sian staban mapon. La vilaĝeto de Luveto situis ĉe la vojkruciĝo de la strato de Iveto al Kodebek kaj de iu malgranda serpentuma vojo kiu venis tra arbaro ĝis La Mejlerejo !

Estis nur je la sesa vespere ke Izidoro sukcesis malkovri en drinkejo sinjoron Vatinelon, unu el tiuj maljunaj ruzaj Normanoj kiuj estas ĉiam singardemaj, kiuj malfidas la fremdulon, sed kiuj ne kapablas rezisti al logpovo de iu ormonero kaj al influo de kelkaj glasetoj.

- Nu, jes, Sinjoro, tiun matenon, la homoj de la aŭtomobilo difinis al mi rendevuon je la kvina ĉe la vojkruciĝo. Ili konfidis al mi kvar grandajn maŝinojn, alta kiel tio. Unu akompanis min. Kaj ni kunportis la aferon ĝis la barĝo.

- Vi parolas pri ili kvazaŭ vi jam konis ilin.

- Certe ja ke mi konis ilin ! Estis la sesa fojo kiun mi laboris por ili.

Izidoro ektremis.