Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu transiris la Sejnon almonte aŭ alvale de Kodebek. Alvale, la unua pramo estis tiu de Kilebof, tre vizitata trairejo, konsekvence danĝera. Almonte, estis pramo de La Mejlerejo, izolita granda vilaĝego, ekster ajna komunikilo.

Ĉirkaŭ noktomeze, Izidoro estis transpasinta la dek ok leŭgojn[1] kiuj dislimis lin de La Mejlerejo, kaj frapis sur la pordon de gastejo staranta rande de la akvo. Li tie tranoktis, kaj tuj ĉe la mateno, pridemandis la matrosojn de la pramo. Oni konsultis la liston de la pasaĝeroj. Neniu aŭtomobilo estis pasinta ĵaŭdon la 23an de aprilo.

- Do, iu kaleŝo per ĉevaloj ? sugestis Botreleo, iu ĉareto ? Iu kamioneto ?

- Ne ankoraŭ.

La tuta mateno, Izidoro informiĝis. Li estis forironta al Kilebof, kiam la kelnero de la gastejo kie li dormis, diris al li :

- Tiu mateno ja, mi alvenis post miaj dek tri tagoj, kaj mi bone vidis ĉareton, sed ĝi ne transpasis.

- Kiel ?

- Ne. Oni deŝarĝis ĝin sur ian platan boaton, iun barĝon, kiel ili diras, kiu estis alligita al kajo.

- Kaj tiu ĉi ĉareto, el kie ĝi alvenis ?

  1. (+/-72Km)