Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Mi tuj ekzamenos ĉu la faktoj volas bone akomodiĝi al la ĝenerala ideo kiun mi komencas percepti.

- Kaj se ili ne akomodiĝos ?

- Nu, Sinjoro enketjuĝisto, estas ili kiuj malpravos, diris Botreleo ridante, kaj mi serĉos aliajn pli kvietajn. Ĝis lundo, ĉu ne ?

- Ĝis lundo.

Kelkajn minutojn poste, S-ro Baptofilo veturis al Diepo dum Izidoro, per biciklo kiun la grafo de Jevro pruntedonis al li, sagis survoje de Iervilo kaj de Kodebek-en-Koŭ.

Estis iu punkto pri kiu la junulo volegis unuavice fari al si klaran juĝon, ĉar tiu punkto precize ŝajnis al li la tikla punkto de la malamiko. Oni ne malaperigas objektojn el la amplekso de la kvar Rubens-aĵoj. Necesis ke ili estu ie. Se nuntempe ne eblis trovi ilin, ĉu ni povas koni la vojon tra kie ili malaperis ?

La supozo de Botreleo estis tiu ĉi : la aŭtomobilo ja forportis la kvar pentraĵojn, sed antaŭ alveni al Kodebek, ĉi estis elŝarĝitaj al alian veturilon