Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Jes, kio li fariĝis ? Plej verŝajne, liaj komplicoj forprenis sian korpon samtempe kiam ili forportis la junulinon, sed kiun pruvon ni havas pri ĉi forrabo ? Neniun. Ne pli ol lia restado en la ruinoj, ne pli ol pri lia morto aŭ pri lia vivo. Kaj tie estas la plena mistero, mia kara Botreleo. La murdo de F-ino Rajmonda ne estas elnodiĝo. Male, ĉi estas komplikaĵo. Kio okazis ekde du monatoj en la kastelo de Ambrumesi ? Se ni ne deĉifros ĉi tiun enigmon, tuj venos aliaj kiuj diskrete malkuniĝos for de ni.

- Kiun tagon ili venos, tiuj ĉi aliaj ?

- Merkredon... mardon, eble...

Botreleo ŝajnis fari kalkulon, poste ekdiris :

- S-ro enketjuĝisto, ni estas hodiaŭ sabato. Mi devas reveni al gimnazio lundon vespere. Nu ! Lundon matene, se vi volos esti tie ĉi je la deka, mi provos malkaŝi tion al vi, la vorton de la enigmo.

- Vere, sinjoro Botreleo... vi kredas ? Ĉu vi estas certa ?

- Mi esperas, almenaŭ.

- Kaj nun, kien vi iras ?