Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

co mortigi F-inon de Sankta-Verano, ili ne mortbatis ŝin en ŝia ĉambro ?

- Mi ne scias. Eble la incidento kiu decidigis ilin, nur okazis post ilia foriro el la kastelo. Eble la fraŭlino sukcesis formeti siajn katenojn. Tiel, laŭ mi, la plukita koltuko estis uzita por kunligi ŝiajn pojnojn. Ĉiaokaze, estas ĉe la piedo de la Dika-Kverko ke ili frapis. La pruvaĵoj kiujn mi kolektis estas nerefuteblaj...

- Sed la korpo ?

- La korpo ne estis retrovita, tiu kiu cetere ne devas supermezure surprizi nin. La sekvita spuraro fakte gvidis min ĝis la kirko de Varengevilo, ĉe la malnova tombejo pendanta supre de la klifo. Tie, estas abismo... faŭko da pli ol cent metroj. Kaj malsupren, la ŝtonegoj, la maro. Post unu aŭ du tagoj, iu pli forta tajdo revenigos la korpon sur la strando.

- Evidente, ĉio tio estas tre simpla.

- Jes, ĉio tio ĉi estas tre simpla kaj ne perpleksigas min. Lupeno mortis, siaj komplicoj eksciis tion kaj, por venĝi, tiel kiel ili skribis, ili murdis F-inon de Sankta-Verano, tie estas faktoj kiuj eĉ ne bezonis esti kontrolitaj. Sed Lupeno ?

– Lupeno ?