Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jevro kaj buŝoŝtopis ŝin antaŭ ol ŝi havis la tempon voki. Poste, estante liginta ŝin per ŝnuroj, ili tre milde malfermis la pordon de la ĉambro kie dormis F-ino de Sankta-Verano. F-ino de Jevro aŭdis obtuzan ĝemon, poste la bruon de homo kiu baraktas. Iun minuton pli malfrue, ŝi ekvidis la du virojn kiuj kunportis ŝian kuzinon same ligitan kaj buŝoŝtopitan. Ili preterpasis antaŭ ŝi kaj foriris tra la fenestro. Elĉerpita, terurita, F-ino de Jevro svenis.

- Sed la hundoj ? Ĉu S-ro de Jevro ne aĉetis du hundegojn preskaŭ sovaĝajn kiujn oni nokte liberigis ?

- Ni retrovis ilin mortaj, venenitaj.

- Sed de kiu ? Neniu kapablis alproksimiĝi ilin.

- Mistero ! Ĉiaokaze, la du viroj senembarase trairis la ruinaĵojn kaj eliris tra la fama pordeto. Ili transiris la kopson, ĉirkaŭirante la malnovajn ŝtonminojn... Estas nur post kvin cent metroj for de la kastelo, piede de la arbo nomata la Dika Kverko, ke ili haltis... kaj ke ili ekplenumis sian projekton.

- Kial, se ili venis kun la inten-