Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rideton kaj, ŝajnigante esti trompita, diris :

- Mi agnoskos al vi, sinjoro enketjuĝisto ke, se mi ne baldaŭ alestis en via enketo, tio estis kun la espero ke vi konsentus raporti al mi la rezultojn. Nu, kion vi scias ?

- Nu ! Jen. Hieraŭ vespere, je la 11a, la tri ĝendarmoj kiujn la brigadisto Kevilono lasis garde ĉe la kastelo, ricevis de la nomita brigadisto, letereton alvokantan ilin haste al Uvilo kie troviĝas ilia brigadejo. Ili tuj ekrajdis, kaj kiam ili alvenis...

- Ili konstatis ke ili estis trompitaj, ke la ordono estis falsa kaj ke ili povis nur reiri al Ambrumesi.

- Estas tio kion ili faris, sub la regado de la brigadisto. Sed ilia foresto daŭris unu horon kaj duonon, dum tiu tempo, la krimo estis elfarita.

- Laŭ kiaj kondiĉoj ?

- En la plej simplaj kondiĉoj. Iu ŝtupetaro prunteprenita ĉe la konstruaĵoj de la farmejo, estis apogita kontraŭ la dua etaĝo de la kastelo. Iu fenestra vitro estis eltranĉita, iu fenestro malfermita. Du viroj, armitaj de ŝtellanterno, eniris la ĉambron de F-ino de