Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

indicoj per kiuj vi konstruas vian enketon, li ja estis senĝena por aranĝi ilin laŭ sia bontrovo. Kaj tiam vi vidas kiam temas pri iu homo kiel Lupeno, kien tio povas konduki vin, al kiaj eraroj kaj kiaj sensencaĵoj ! Ĥolmes mem falis en la kaptilon.

- Arseno Lupeno estas morta.

- Bone. Sed la bandaĝo restas, kaj la disĉiploj de tia majstro estas sin mem majstroj.

S-ro Baptofilo prenis Izidoron per la brako kaj kuntirante lin :

- Vortoj, junulo. Jen tiu kiu estas pli grava. Aŭskultu atente. Ganimard, nune retenita en Parizo, alvenos nur post kelkaj tagoj. Aliflanke, la grafo de Jevro telegrafis al Herloko Ĥolmes, kiu promesis sian kunagadon dum la venonta semajno. Junulo, ĉu vi ne pensas ke estus iu gloro diri al tiuj du famuloj, la tagon de ilia alveno : "Mil bedaŭrojn, karaj sinjoroj, sed ni ne povis atendi plu. La tasko estas finita".

Neeblis konfesi sian nekapablon kun pli da lerteco ol faris tiu ĉi bona S-ro Baptofilo. Botreleo subpremis