Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- He do ! Kio vi fariĝas, junulo ? Vi dormas ?

- Mi ne dormas. Mi cerbumas.

- Fakte nepras pripensi ! Unue necesas vidi. Necesas priatenti la faktojn, serĉi la postsignojn, starigi la gvidopunktojn. Estas poste ke, per pripensado, ni kunordigos ĉion kaj ke ni malkovros la veron.

- Jes, mi scias... tio estas la kutima metodo... sendube la bona. Mi ja, mi havas alian... mi unue cerbumas, antaŭ ĉio mi strebas trovi la ĝeneralan ideon de la afero, se mi povas tiel diri. Poste, mi imagas racian, logikan supozon akorde kun tiu ĝenerala ideo. Kaj estas nur poste ke mi kontrolas ĉu la okazaĵoj bone akomodiĝas al mia hipotezo.

- Stranga metodo kaj multe komplika !

- Fidinda metodo, Sinjoro Baptofilo, dum la via ne estas.

- Nu do, la faktoj estas la faktoj.

- Kun ordinaraj kontraŭuloj, jes. Sed se la malamiko eĉ malmulte uzas kelkan ruzon, la faktoj estas tiuj kiujn li elektis. Tiuj famaj