Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis la naŭa ; li promenis inter la ruinaĵoj, poste kuŝiĝis apud la arkado kaj fermis la okulojn.

- Nu ! Junulo, ĉu vi estas feliĉa pro via kampanjo ?

Estis S-ro Baptofilo kiu alvenis laŭ la planita horo.

- Ravita, Sinjoro enketjuĝisto.

- Kion tio signifas ?

- Tio signifas ke mi pretas plenumi mian promeson, malgraŭ tiu ĉi letero kiu ne multe instigas min.

Li montris la leteron al S-ro Baptofilo.

- Ba ! Rakontoj, ekkriis tiu ĉi, kaj mi esperas ke tio ne ĝenos vin...

- …diri al vi tion kion mi scias ? Ne, Sinjoro enketjuĝisto. Mi promesis. Mi plenumos. Antaŭ dek minutoj, ni scios... parton de la vero.

- Parton ?

- Jes, laŭ mia opinio, la kaŝejo de Lupeno, tio ne konsistigas la tuta problemo. Sed pri la sekvaĵo, ni vidos.

- Sinjoro Botreleo, nenio koncerne vi mirigas min. Sed kiel vi kapablis malkovri ?...

- Ho ! Tute nature. Estas en la