Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

letero de S-ro Harlington al S-ro Stefano de Vodrekso, aŭ pli ĝuste al Lupeno...

- La interkaptita letero ?

- Jes. Estas frazo kiu ĉiam scivoligis min. Estas tiu ĉi : "Kun sendado de la pentraĵoj, vi kunmetos la ceteron, se vi povos sukcesi, tio kiun mi dubegas".

- Fakte, mi memoras.

- Kio estis tiu resto ? Iu artobjekto, iu kuriozaĵo ? La kastelo prezentis nenion valoran krom la Rubens-aĵojn kaj la murtapiŝojn. Juvelojn ? Estas tre malmulte kaj el modera valoro. Do kio ? Kaj aliflanke, ĉu ni povis akcepti ke homoj kiel Lupeno, kun tia mirindega lerteco, ne sukcesis kunmeti tiun ceteron kun la ekspedo, kiun ili evidente proponis ? Malfacila entrepreno, estas verŝajne, eksterordinara ja, sed realigebla do certa, tial ke Lupeno volis tion.

- Tamen, li malsukcesis : nenio malaperis.

- Li ne fiaskis : io malaperis.

- Jes, la Rubens-aĵoj... sed...

- La Rubens-aĵoj, kaj aliaĵo... io kiun oni anstataŭis per la identa afero, kiel oni faris por la Rubens-aĵoj, io multe pli eksterordinara,