Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli malofta kaj pli altvalora ol la Rubens-aĵoj.

- Fine, kio ? Vi atendigas min.

Dum paŝante tra la ruinoj, la du viroj direktis sin al la pordeto kaj iris laŭlonge de la Kapelo-Dio.

Botreleo haltis.

- Ĉu vi volas scii tion, S-ro enketjuĝisto ?

- Ĉu mi volas ĝin !

Botreleo havis irbastonon mane, iun solidan kaj tuberplenan bastonon. Subite, per vigla bato de tiu ĉi bastono, li dissplitis unu el la statuetoj kiuj ornamis la portalon de la kapelo.

- Sed vi estas freneza, kriegis S-ro Baptofilo, ekster si mem, kaj ĵetegante sin al la pecoj de la statueto. Vi estas malsaĝa ! Tiu ĉi malnova Sanktulo estis admirinda...

- Admirinda ! Izidoro elkraĉis realigante svingadon kiu malsuprenĵetis la Virgulinon Marian.

S-ro Baptofilo enbrakige akaparis lin.

- Junulo, mi ne permesos al vi elfari...

Ankoraŭ iu mago dislokiĝis, poste iu kripo kun la bebo Jesuo...

- Iun movadon pli kaj mi pafos.

La grafo de Jevro ekaperis kaj pafpretigis sian revolveron.