Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Botreleo ekridis.

- Pafu do tien sur tiujn, Sinjoro grafo..., pafu al ili, kiel ĉe la foiro... Jen..., tiu ĉi ulo, kiu ambaŭmane portas sian kapon.

La Sanktulo Johano-Baptisto rompiĝis.

- Aĥ ! faris la grafo... celdirektante sian revolveron, tia profanado !... Tiaj ĉefverkoj !

- Falsbrilaĵo, Sinjoro grafo !

- Kio ? Kion vi diras ? kriis S-ro Baptofilo, senarmigante la grafon.

- Straso, muldokartono !

- Ha ! Do... Ĉu eblas ?

- Sufleo ! Vakuo ! Neniaĵo !

La grafo klinis sin kaj levprenis iun disrompaĵon de statueto.

- Bone rigardu, Sinjoro grafo..., gipso ! gipso patinigita, ŝimigita, verdigita kiel antikva ŝtono..., sed gipso, gipsaj muldaĵoj... jen ĉio kio restas el la absoluta mirlaboro... jen tio kion ili faris dum kelkaj tagoj !... jen tio kion Sinjoro Ĉarpeno, la kopiisto de Rubens, preparis antaŭ unu jaro.

Siavice, li ekkaptis la brakon de S-ro Baptofilo.

- Kion vi pensas pri tio, S-ro enketjuĝisto ?