Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu estas bela ? Ĉu estas grandega ? giganta ? La kapelo forprenita ! Tuta gotika kapelo kolektita ŝtono post ŝtono ! Tuta statueta popolo, absorbita ! kaj anstataŭita de etuloj el stuko ! unu el la plej belegaj specimenoj de iu epoko de nekomparebla arto, konfiskita ! la Kapelo-Dio, finfine ŝtelita ! Ĉu ne estas kolosa ! Ha ! Sinjoro enketjuĝisto, kia geniulo tiu viro !

- Vi ekscitiĝas, Sinjoro Botreleo.

- Oni neniam tro ekzaltiĝas, Sinjoro, kiam temas pri tiaj individuoj. ĉio kio superas la mezumon postulas ke oni ĝin admiras. Kaj tiu ĉi ŝvebas super ĉio. Estas en tiu ĉi ŝtelado iu riĉeco de elpensado, iu forto, iu potenco, iu lerteco kaj iu sengeneco kiu donas al mi la tremeton.

- Domaĝe ke li mortis, rikanis S-ro Baptofilo... alie li finintus ŝteli la turojn de Nia-Damo.

Izidoro ŝultrolevis.

- Ne ridu, sinjoro. Eĉ morta, tiu skuas vin.

- Mi ne diras... sinjoro Botreleo, kaj mi konfesas ke ne estas sen ia emocio ke mi preparas min por