Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontempli lin... se tamen liaj kamaradoj ne malaperigis lian korpon.

- Kaj ĉefe konsentante, la grafo de Jevro rimarkis, ke vere estis li kiun vundis mia kompatinda nevino.

- Vere estis li, Sinjoro grafo, asertis Botreleo, estis li ja kiu falis en la ruinoj sub la kugloj kiujn pafis F-ino de Sankta-Verano; estis li kiun ĉi tiu vidis restariĝi, kaj kiu denove refalis, kaj kiu trenis sin al la granda arkado por lastfoje restarigi sin – tiu dank'al iu miraklo kies mi baldaŭ donos al vi klarigon - kaj alveni ĝis tiu ĉi ŝtona rifuĝejo... kiu devis esti lia tombo.

Kaj per sia irbastono, li frapis la sojlon de la kapelo.

- Kio ? Pardonu ? ekkriis S-ro Baptofilo miregita... lia tombo ?... Vi opinias ke tiu ĉi nepenetrebla kaŝejo...

- Ĝi estas tie ĉi... tien ..., li ripetis.

- Sed ni ĝin esploris.

- Malbone.

- Ne estas kaŝejo ĉi tie, protestis S-ro de Jevro. Mi konas la kapelon.

- Jes, Sinjoro grafo, ekzistas iu. Iru al la urbodomo de Varengevilo, kie oni kolektis ĉiujn paperojn kiuj troviĝis en