Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la malnova paroko de Ambrumesi, kaj vi ekscios per tiuj paperoj datitaj en la XVIIIa jarcento, ke ekzistis sub la kapelo kripton. Ĉi tiu kripto verŝajne datiĝas de la romanika kapelo, sur la loko kie tiu ĉi estis konstruita.

- Sed kiel Lupeno konintus ĉi tiun detalon ? demandis S-ro Baptofilo.

- Laŭ tutsimpla maniero, per la laboroj kiujn li devis plenumi por forigi la kapelon.

- Nu do, sinjoro Botreleo vi troigas... li ne forprenis la tutan kapelon. Jen, neniu el tiuj ĉi bazaj ŝtonoj estis tuŝita.

- Evidente, li modelis kaj forprenis nur tion kio havis artan valoron, la malkrudajn ŝtonojn, skulptaĵojn, statuetojn, la tutan trezoron de la malgrandaj kolonoj kaj de la ĉizitaj ogivoj. Li ne zorgis pri la bazon mem de la konstruaĵo. La fundamentoj restas.

- Konsekvence, sinjoro Botreleo, Lupeno ne povis enpaŝi ĝis la kripto.

Tiumomente, S-ro de Jevro, kiu vokis iun el siaj servistoj, revenis kun la ŝlosilo de la kapelo. Li malfermis la pordon. La tri viroj eniris.

Post momenta konsidero, Botreleo daŭrigis :