mi pensis, sub la slaboj de la enirejo, preskaŭ. Mi distingas la lastajn ŝtupojn.
- Ĉu estas profunde ?
- Tri aŭ kvar metroj... La ŝtupoj estas altegaj... kaj iuj mankas.
- Ne estas verŝajne, diras S-ro Baptofilo, ke dum la mallonga foresto de la tri ĝendarmoj, kiam oni forrabis F-inon de Sankta-Verano, ne estas verŝajne ke la komplicoj havis la tempon eltiri la kadavron el tiu ĉi kelo... Kaj cetere, kial ili farus tion ? Ne, laŭ mi, li estas tien.
Iu servisto alportis al ili eskalon kiun Botreleo enmetis en la elfosaĵon kaj kiun li provetante plantis inter la falitaj ruboj. Poste li vigle tenis firme la du fostojn.
- Ĉu vi volas malgrimpi, sinjoro Baptofilo ?
La enketjuĝisto, provizita de kandelo, riskis sin. La grafo de Jevro sekvis lin. Siavice Botreleo metis la piedon sur la unuan rungon.
Estis dek ok kiujn li senkonscie kalkulis, dum siaj okuloj ĉirkaŭrigardis la kripton kie la kandellumo baraktis kontraŭ la pezaj mallumoj. Sed malsupre,