Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fortega, fetora odoro frapis lin, unu el tiaj odoroj de putraĵo kies la rememoro poste persekutas vin. Ho ! Tiu ĉi odoro, pro kio sia koro premiĝis...

Kaj subite, tremanta mano firmkaptis al li la ŝultron.

- Nu ! Kio ? Kion okazas ?

- Botreleo, balbutis S-ro Baptofilo, Botreleo…

Li ne povis paroli, ĉirkaŭpremata pro teruro.

- Hej, sinjoro enketjuĝisto, resereniĝu...

- Botreleo... li estas tie...

- Kio ?

- Jes... estis io sub la dika ŝtono kiu defalis de la altaro... Mi puŝis la ŝtonon... kaj mi tuŝis... Ho, mi neniam forgesos...

- Kie ĝi estas ?

- Ĉiflanke... ĉu vi sentas la odoron ?... kaj fine ja, ... rigardu...

Li estis preninta la kandelon kaj elĵetis lumon al iu formo etendita sur la grundo.

- Ho ! Botreleo ekkriis horore.

La tri viroj vigle kliniĝis. Duonnude la kadavro kuŝiĝis, maldika,