timiga. La karno, verdeta laŭ tonoj de mola vakso, kelkloke aperis, inter la disŝiritaj vestoj. Sed la plej terura, tiu kiu elŝiris teruran krion el la junulo, estis la kapo, la kapo kiun ŝtonbloko ĵus dispecigis, la senforma kapo, malbelega maso, kie nenio povis distingiĝi… kaj kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, ili vidis ke tiu tuta karno aĉege svarmis...
Per kvar paŝegoj, Botreleo regrimpis la eskalon kaj forkuris al plena taglumo, al la libera aero. S-ro Baptofilo retrovis lin denove kuŝinta ventraltere, la manoj gluitaj sur la vizaĝo. Li diris al li :
- Ĉiujn miajn komplimentojn, Botreleo. Krom la malkovro de la kaŝejo, estas du punktoj kie mi sukcesis kontroli la ĝustecon de viaj asertoj. Unue, la viro sur kiu F-ino de Sankta-Verano pafis, fakte estis Arseno Lupeno kiel vi diris ekde la komenco. Same, estis efektive sub la nomo de Stefano Vodrekso ke li vivis en Parizo. La vestoj estas markita de la komencliteroj S.V. Ŝajnas al mi, ĉu ne ? ke la pruvo sufiĉas...
Izidoro ne movis.
- S-ro grafo estas venigonta