Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kuraciston Ludilon kiu faros la kutimajn konstatojn. Por mi, la morto datiĝas minimume de ok tagoj. La stato de malkomponiĝo de la kadavro... Sed vi ne ŝajnas aŭskulti ?

- Jes, jes.

- Tio kion mi diras, baziĝas sur nediskuteblaj kialoj. Tiel, ekzemple...

S-ro Baptofilo daŭrigis sian demonstradon, sen ricevi cetere pli da evidentaj signoj de atento. Sed la reveno de S-ro de Jevro ĉesigis sian monologon.

La grafo revenis kun du leterojn. Unu sciigis la alvenon de Herloko Ĥolmes je la sekva tago.

- Bonege, ekkriis S-ro Baptofilo, tute gajvigla. La inspektoro Ganimard ankaŭ alvenos. Estos agrablega.

- Tiu alia letero estas por vi, S-ro enketjuĝisto diris la grafo.

- Pli kaj pli bona, diris S-ro Baptofilo post esti leginta..., tiuj sinjoroj evidente havos ne multe por labori. Botreleo, oni sciigas min el Diepo ke ĉimatene fiŝistoj de salikokoj trovis sur la rokoj la kadavron de juna virino.

Botreleo eksaltis :

- Kion vi diras ? la kadavron...

- De junulino... iun kadavron