Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kruele mutilita, oni precizigas, kaj kies ne eblus konstati la identecon, se ne restis al dekstra brako iu tre delikata ora braceleto kiu enfiksiĝis en la ŝveligita haŭto. Nu F-ino de Sankta-Verano surhavis ĉe la dekstra brako, pojnoĉenon el oro. Temas do, evidente, de via bedaŭrinda nevino, sinjoro grafo, kiun la maro estus kuntirinta ĝis tie. Kion vi opinias pri tio, Botreleo ?

- Nenion, nenion... aŭ pli ĝuste ja... ĉio sinsekvas, kiel vi konstatas, nenio pli mankas ĉe mia argumentaro. Ĉiuj faktoj, unu post unu, eĉ la plej kontraŭdiraj, eĉ pli konfuzivaj alvenas pravige al la hipotezo kiun mi imagis ekde la unua momento.

- Mi ne komprenas.

- Vi baldaŭ komprenos. Rememorigu vin ke mi promesis al vi la tutan veron.

- Sed ŝajnas al mi...

- Iom da pacienco. Ĝis nun vi ne bezonis plendi pri mi. La vetero estas bela. Promenu, tagmanĝu en la kastelo, fumu vian pipon. Mi ja estos reveninta ĉirkaŭ la kvara aŭ la kvina. Koncerne mian gimnazion, vere domaĝe, mi veturos per la noktomeza trajno.