Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur petegas vin noti ke la jam nomita ŝnuro devenas de la kastelo. Ne estas pli ol dudek minutoj ke ĉi servis por sekigi tolaĵon apude de la lavejo.

- Ĉu eblas ?

- Sinjoro, estas ĉi tie mem ke mi estas gvatata, de iu kiu troviĝas ĉe la koro de la loko, kiu vidas min, kiu aŭdas min, kaj kiu, minuto post minuto, ĉeestas ĉe miaj agoj kaj konas miajn intencojn.

- Vi kredas ?

- Mi certas. Estas al vi malkovri lin kaj vi ne havos penon. Sed por mi, mi volas fini kaj doni al vi la promesitajn klarigojn. Mi iris pli rapide ol niaj kontraŭuloj antaŭvidis, kaj mi estas persvadinta ke, siaflanke, ili baldaŭ agos kun vigleco. La rondo malvastiĝas ĉirkaŭ mi. La danĝero alproksimiĝas, mi havas la antaŭsenton.

- Nu, hej, Botreleo...

- Ba ! Ni certe vidos. Nune, ni rapidu. Kaj unue, iu demando pri iu punkto kiun mi volas tuj formeti. Ĉu vi sciigis al neniu pri ĉi tiu dokumento kiun la brigadisto Kevilono levprenis kaj kiun li transdonis al vi en mia ĉeesto ?

- Vere ne, al neniu. Sed ĉu vi alte taksas ĝin ?...