Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Granda valoro. Estas ideo kiun mi havas, ideo cetere, mi konfesas, kiu estas bazita sur neniu pruvo... ĉar, ĝis nun, mi apenaŭ sukcesis deĉifri tiun dokumenton. Tial, mi menciis ĝin al vi... por neniam plu reveni al ĉi.

Botreleo premetis sian manon sur S-ro Baptofilo, kaj per mallaŭta voĉo :

- Silentu... oni aŭskultas nin... eksteren...

La sablo krakis. Botreleo kuris al la fenestro kaj klinis sin.

- Estas neniu... sed la platbando estas tretita... ni facile muldos la spurojn.

Li fermis la fenestron kaj aliris residiĝi.

- Vi rimarkas, sinjoro enketjuĝisto, la malamiko eĉ ne plu prenas antaŭzorgojn... li ne plu havas la tempon... ankaŭ li sentas ke la horo urĝas. Ni rapidu do, kaj ni parolu ĉar ili ne volas ke mi parolas.

Li metis sur la tablon la dokumenton kaj tenis ĝin malfalditan.

- Unue, rimarkon. Estas sur tiu papero, krom punktoj, nur ciferoj. Kaj, en la tri unuaj linioj kaj la kvina - la solaj pri kiuj ni devas zorgi, ĉar la kvara ŝajnas el tute malsama konsisto - ne estas unu el tiuj ciferoj kiu