Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas pli alta ol la cifero 5. Ni do havas multajn ŝancojn por ke ĉiu el tiuj ciferoj reprezentas unu el la kvin vokaloj, kaj laŭ la alfabeta ordo. Ni enskribu la rezulton.

Li surskribis sur apartan folion :

- Kiel vi vidas, tio ne rezultigas multe. La ŝlosilo estas samtempe tre facila - ĉar oni kontentiĝis anstataŭigi la vokalojn per ciferoj kaj la konsonantojn per punktoj - kaj tre malfacila, se ne malebla, ĉar oni ne pli rompis al si la kapon por impliki la problemon.

- Estas fakto ke ĝi estas sufiĉe malklara.

- Ni provu malkonfuzi ĝin. La dua linio estas dividita en du partoj, kaj la dua parto prezentiĝas tiel ke estas tute probabla ke ĝi formas vorton. Se ni nun penas anstataŭigi la interajn punktojn per konsonantoj, ni konkludas,