Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post provhezito, ke la solaj konsonantoj kiuj logike povas utiliĝi kiel apogilo al vokaloj povas logike produkti nur unu vorton, ununuran vorton : "demoiselles"[1].

- Temus do pri F-ino de Jevro kaj F-ino de Sankta-Verano ?

- Laŭ tuta certeco.

- Kaj vi vidas nenion alia ?

- Jes. Mi ankoraŭ konstatis kontinuorompon meze de la lasta linio, kaj se mi efektivigas la saman laboron ĉe la komenco de la linio, mi tuj vidas ke inter la du diftongoj ai kaj ui, la sola konsonanto kiu povas anstataŭi la punkton estas g, kaj ke kiam mi strukturis la komenco de tiu ĉi vorto "aigui", estas nature kaj nepre necese ke mi akiras kun la du sekvantaj punktoj kaj la fina e la vorton "aiguille"[2].

- Fakte... la vorto "aiguille"[2] sin trudas.

- Fine, pri la lasta vorto, mi havas tri vokalojn kaj tri konsonantojn. Mi denove hezitas, mi provetas ĉiujn literojn, unujn post la aliaj, kaj, akceptante tiun principon, ke la du unuaj literoj estas konsonantoj, mi konstatas ke kvar vortoj povas kongrui. La vortoj : "fleuve, preuve, pleure kaj creuse"[3]. Mi elĵetas la vortojn "riverego, pruvo kaj ploras" kiel havantaj neniun

  1. La elfranca traduko estas “fraŭlinoj”.
  2. 2,0 2,1 La elfranca traduko estas “nadlo”, la tre akra pinto de roko, en monto.
  3. La elfranca traduko estas "riverego, pruvo, ploras kaj kava".