Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eblan rilaton kun iu nadlo, kaj mi gardas la vorton "kava".

- Tio kio faras "kava nadlo"-n. Mi konsentas ke via solvo estus ĝusta, sed pri kio ĉi progresigas nin ?

- Pri nenio, diris Botreleo per zorgoplena tono. Pri nenio nune... pli poste, ni vidos... Mi ja opinias ke multaj aferoj estas entenataj en la enigma kunigado de tiuj ĉi du vortoj : "kava nadlo". Tio kio zorgigas min, pliĝuste estas la materialo de la dokumento, la papero kiun oni uzis... ĉu oni ankoraŭ fabrikas tian ĉi iom grajnecan pergamenon ? Kaj plie, ĉi tiu ebura koloro... Kaj ĉi tiuj faldoj... la uziĝado de ĉi tiuj kvar faldoj... kaj fine, vidu, ĉi tiuj postsignoj el ruĝa vakso, de malantaŭe...

Je tiu momento, Botreleo estis interrompata. Estis la registristo Breduo kiu malfermis la pordon kaj kiu sciigis la ekalvenon de la ĝenerala prokuroro.

S-ro Baptofilo starigis sin.

- Ĉu S-ro ĝenerala prokuroro estas sube ?

- Ne, sinjoro enketjuĝisto. S-ro ĝenerala prokuroro ne eliris sian aŭton. Li nur preterpasas kaj petegas vin