Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 4
Frontalfronte.

Ses semajnojn poste, iun vesperon, mi forpermesis mian serviston. Estis la antaŭtago de la 14a de julio. Estis ŝtormovarmo, kaj la ideo eksteriĝi ne multe plaĉis al mi. La fenestroj de mia balkono malfermitaj, mia laborlampo ŝaltita, mi sidiĝis en brakseĝo kaj, estanta ne ankoraŭ leginta la ĵurnalojn, mi ektralegis ilin.

Evidente oni tie parolis pri Arseno Lupeno. Ekde la murdoprovo kiun la kompatinda Izidoro Botreleo suferis, ne pasis unu tago sen ke oni skribis pri la afero de Ambrumesi. Iu ĉiutaga rubriko estis dediĉata al li. Neniam la publika opinio estis tiagrade superekscitita de tia serio da trorapidaj okazaĵoj, da neatenditaj kaj konsternaj teatrofrapoj. S-ro Baptofilo kiu ja akceptis