Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per merita bonfido sian subalternan rolon, elbabilis al intervjuistoj la grandfarojn de sia juna konsilanto dum la tri memorindaj tagoj, tiel ke oni povis sin fordoni al la plej aŭdacaj supozoj.

Oni ne ĝenis sin. Fakuloj kaj teknikistoj de krimo, romanistoj kaj dramaturgoj, juĝoficiroj kaj iama estro de la sekurservo, S-roj metilernantaj emeritoj Lakoko kaj Herloko Ĥolmes, ĉiu havis sian teorion kaj elmontris ĝin per abundaj artikoloj. Ĉiu reprenis kaj kompletigis la enketon. Kaj ĉio laŭparole de iu infano, de Izidoro Botreleo, retorika studento en la gimnazio Janseno de Saillio.

Ĉar vere, necesis diri tion, ni tenis la kompletajn elementojn de la vero. La mistero... el kio ĝi konsistis ? Ni sciis la kaŝejon kien Arseno Lupeno rifuĝis kaj kie li agoniis, kaj pri tio, neniu dubo : la doktoro Delatro, kiu ĉiam ŝirmis sin malantaŭ la profesia sekreto kaj kiu malkonsentis pri ajna depozicio, tamen konfesis al siaj intimuloj – kies la unua zorgo estis ripeti - ke estis en kripton ke li estis alkondukita apud iu vundito kiun liaj komplicoj prezentis al li sub la nomo de Arseno Lupeno. Kaj ĉar en tiu sama kripto, ni